.
Bonvenon al mia interreta TTT-pagxo!

Mi estas kontenta akcepti vin, kaj esperas sukcesi oferi al vi per tiu eka versio bazan konon de mia aktivado.

Cxi tiun adreson mi dedicxas al la informoj pri mia scienca esplorado pri optiko.  Vi povas ankaux viziti aliajn du, kie mi traktas pri aliaj aferoj:

* Instruado kaj disvastigado de Optiko

* Komentoj pri aferoj el mia cxiutaga vivo, pri mia urbo kaj nia mondo(portugallingve)
 


.
 Mia antauxa sperto..
.

Mi naskigxis en La Plata urbo, cxefurbo el la sxtato Bona Aero,  Argentinio, en 1948. Mi studis kaj laboris en La Plata Universitato kie mi doktorigxis pri fiziko, per gvidado de Dr-o. Mario Garavaglia, kiu poste kreis la instituto pri optiko CIOP. Oni invitis min dum 1975 por kunlabori kun la Instituto pri Fiziko (Physics Institute) de la Sxtata Universitato de Kampinaso-UNICAMP, el Kampinaso ("Campinas") urbo, Sao Paulo, Brazilo.  Tio okazis versxajne cxar mi komencis fari holografion dum 1969, komencante tiun interesan teknikon en Latina Ameriko.

Poste labori dum multe da jaroj pri mezuroj per lasera lumo (metrology by laser light) mi revenis al la laboron pri bildojn ("Work in imaging", listo de artikoloj) cxar mi trovis interesan fenomenon kasxita ene de ordinaraj hologramoj lumigitaj per blanka lumo: la kodado de la profondo per spektra difraktado ("The encoding of depth by spectral diffraction", bazaj artikoloj anglalingve)

Mi perceptis en tiu momento povi fari utilajn novajn holobildojn nur per blanka lumo. Kaj holografio kaj fotografio ne esti tiel malsimilaj teknikoj. Kaj sciis ankaux ke difrakto de blanka lumo, fenomeno kiu faras la kolorojn de papiliojn, ne esti suficxe konata de la scienco.

Unu simpla konsekvenco de miaj experimentoj estis elkovri unu difrakta ekrano (diffractive screen), jam konata elemento sed neniam antauxe uzita per blanka lumo. Projektante sur gxi bildojn koditajn per difrakcio, ni sukcesis krei bildojn kun kontinua horizontala perspektivo videblaj senpere de iu speciala okulvitro.

Ni obtenis en 1988 cxiu fondamentan rezulton kiu permesis altkvalitan projektadon de la bildo de unu objekto, aux de fotografioj koditaj per difrakcio, senokulvitra stereo TV kaj, du jaroj poste, la grandigado de unu Leith-Upatnieks tipe holografia bildo,  en la formato de filmo 35mm. Ni uzis difraktajn ekranoj presite faritajn 15cm x 30cm grandaj. Pli grandan formaton ni obtenis per AGFA filmo 30cm x 40cm kaj, dum 1993, ni obtenis nia pli grandan formaton, 0,75cm x 1,14cm, danke al la kunlaboro de Dro. P.M. Boone de la Reala Universitato de la urbo Gento, Belgio (granda estis la helpo de la esperanta grupo de tiu urbo dum mia restado tie, ekz. de la geparo Boumain).

* Se vi volas pli da informojn vi povas legi (portugallingve) mian profesian vivhistorion histórico resumido aux la kompleta versio: histórico completo.



Mi klopodos resumi pli ol 26 jarojn de profesia laboro, poste.  Nun, kiam ne plu oni produktas en la mondo grandformatan holografian filmon (pli grandan ol 10cm x 12cm)  (see the page of HoloNet if you did not visited yet) , gravas montri kiel ni elpensis la manieron ampleksigi holografiajn bildojn per blanka ekde la praktika formato de filmo 35 mm por atingi bildojn sur difrakta ekrano 0,75m (H) x 1,14m (V). Tiu tekniko ebligas:SXPARI FILMON kaj fari HOLOGRAFIAN KINON .

Nun b.v. sciu pri:

La grandigado de hologramajn bildojn (klaku sur titolo).
 



. Vojen al la elektronikaj holobildoj

Mi deziras povi montri poste al vi nia laboro pri elektronikajn bildojn, pro kiu mi laboras kune kun prof-oj. Paulo Licio deGeus, Cândido Xavier de Mendonça Neto, kaj lernantoj Eloisa Bertini kaj Émerson Gonçalves da Fonseca
Legu  teson farita en 1994 kaj artikolon publikita en "Optical Review en 2.000 , sekve al artikolo de 1995 (anglalingve, en revuo "Applied Optics", apopt95.zip, <60 kb) kaj  nian artikolon (1999)
Se vi povas legi portugallingve, do vidu tiu cxi bazan informon kaj la lasta teso, farita en 1998. Vi povas ankaux legi nian artikolon prezentita en la Kongreso "SIBGRAPI 96"   Aux vi povas legi anglalingve mian artikolon "The use of Diffractive Screens for Electronic Imaging" (hodic.pdf   356.800 b), presentita en la renkontigxo "Holographic Displays Artists and Engineers Club-HODIC meeting", Japanio, setembro 1997.
 




Bildoj per duobla difrakto de blanka lumo
Ni elkovris novan bildteknikon kiu sen bezoni lenson, aux sen lenson kiel cxefa elemento, blankaj lumbildoj kun novaj proprajxoj okazas. Unu el tiu proprajxo estas la inversio de la profondo. Ecx se ne aplikigxas ankoraux teknike, nia tasko utilas por plibone kompreni la holobildojn kaj povas helpi kompreni plibone la teorio de la spaciala teleskopio, projekto disvolvigxanta en Usono. Aliflanke, oni povas sperti la bildojn per tre ordinaraj elementoj kiel la digitalaj diskoj (KDs, DVDs, SDVDs)



Fari holografion per blanka lumo
 (Klaku la titolon por scii pli)

Devus esti la revo de cxiu holografisto. Ekde la inventado de Gabor, holografio estas pensata kiel unukolora tekniko kaj nuntempe oni nur  faras hologramoj per blanka lumo. Eblas montri hologramoj per blanka lumo per teknikoj kiun unukoloras la lumon:  per la ena filtrado fare de la hologramo mem (tekniko de Denisyuk, izolita inventisto de la holografio), aux per la vertikala  distribuado de la ondolongoj (tekniko de Benton). Kelkaj klopodoj ekzistis por registri per blanka lumo, sed oni ne konas iun teknikon sukcese uzita.  Sxajnas ke nuntempe la komunumo de holografistoj ne plu pensus en tiu ebleco. La kodado de profondo per difrakto permesis al Dr-o. Lunazzi fari propran  proponon, publikita en 1990, bazita sur la menciita kodado kaj sur la tekniko de interferenca registrado de ondolongoj en fotografia filmo fare de Lippmann.



Estereoskopio

Eksplorado de bildoj kiun oni povas vidi tridimensie per klasikaj teknikoj, gxis obteni la malbezonon de specifajn okulvitrojn aux iu komplemento per la difrakta (holografa) ekrano inventita.


Aplikado en odontologio

Ni faris du tipoj: hologramoj por arkivado de dentaj molduroj (jaro 1993), kaj interferometria  holografio de kraneoj tensiitaj pro ortonditaij aparatoj (1.999- ).

.
.
Kelkaj adresoj pri holografio

Eksterlande:

HOLOWORLD

http://www.holo.com/peper/Symsite/

HOLONET

HOLOPRINT

http://www.hmt.com/holography/index.html

Holocom
Holografiaj portretoj (estas ankoraũ kiu faras!)

Holography in Russia (holografio en Ruslando)

Diskutlisto pri holografio en Italio (angla kaj itala lingvoj)

En Brazilo:

VIDECOM, alta nivelo pri arta holografio:  http://www.videcom.com.br/

En la Federala Universitato de Minas Gerães:  http://www.eba.ufmg.br/hololab/


REIRAS AL LA CXEFA PAGXO1