HEJME FAREBLA LORNO - INSTRUKCIOJ
Prof-ro José J. Lunazzi - marto 1986 (reeldonita en marto de 1997).

Esquema da luneta.

Materialo:

- 1 okulvitra lenso je grado +2

- 1 bulbolampo (ecx se kun bruligxinta filamento)
- 1 malgranda najlo aux sxrauxbo
- 1 granda najlo aux sxrauxbo, aux sxrauxbilo
- Pluraj jxurnalfolioj
- Eta peco da nilono
- 1 korkosxtopilo
- 1 plato el kartona papero, preferinde malhelkoloro, je proksimume 50cm x 50 cm
- 4 aux 5 strecxbendoj
- Glubendo

 

 

FARADO KAJ UZO

1) Objketivo: acxetu en optikvendejo sferan lenson je grado +2, preferinde kun 4 cm laux la diametro. Oni povas reuzi okulvitran lenson, se la indikita grado rilatas al hipermetropio (misformo de la okulo, kiu sendas la bildon trans la retinon), sed gxi ne povas havi aldonan gradon por astigmatismo. Kontrolu la gradon per la projektado de sunbildo sur papero: gxi devas aperi je 50 cm de distanco kaj ronda. Se la distanco estas pli granda aux malgranda, suficxos adapti la tubojn, sed se la bildo aperas ampleksigita, la lenso estas cilindra kaj ne tauxgos.

2) Farado de la okullenso: oni uzas bulbolampon, prefere malpligrandan (4,5cm laux diametro) cxar tiu pli efike pligrandigas.

Se vi agxas malpli ol 14 jaroj, NEPRAS la kunhelpon de plenkreskulo, por via SEKURECO.
.
a) Tenu la lampon cxirkaux multe da papero, por eviti vundojn se la vitro rompigxos.

b) Forprenu la metalan kontaktilon (argxenta disko cxirkauxita de iom da plumbo) pere de tenajlo.

c) Ensxovu sxrauxbon en la truon kaj rompu la nigran izolilon.

cx) Ensxovu grandan sxrauxbon aux sxraubilon ene de la vitra kolumno, kiu tenas la filamenton. Apliku flankan forton iom post iom, gxis la rompigxo de la kolumno. Se vi tro premos la tuta lampo povas rompigxi. :-(


        Forto-aplikado por rompo de la interna vitra kolumno

d) Per la sama ilo, malfermu la truon de la lampo, kaj super jxurnalfolioj skuu gxin por forigi la enhavajxon. !!NE TUSXU LA FILAMENTON, GXI ESTAS DANGXERA MATERIALO!! Cxirkauxvolvu la restajxojn kaj TUJ forjxetu ilin en la rubujon!

e) Lavu kaj plenigu la lampon, per akvo, aldonante tri gutojn da alkoholo por eviti la kreskon de organajxoj interne. Frapu legxere la bulbon por forigi la aervezikojn kaj aldonu akvon gxis la rando. Metu peceton da nilono en la surfaco kaj fermu per la korkosxtopilo, sen granda premo, por ne rompi la lampon. Renversante gxin, kontrolu cxu la tuta aero estis forigita kaj cxu gxi ne likas. Se cxio estas en ordo, gluu la sxtopilon per epokso aux alian gluajxon nesolveblan per akvo.

Vidu kiel restas preta la lampon, funkciante kiel tre bona lenso.

La lampo kiel lenso (klaku por grandigi la bildon)

Tiu sama elemento ne utilas por aliaj taskoj. Ekzemple, por projekcii fotojn.  La kialo povos esti komprenata nur pere de la precisa analizo de la vojo de la radioj.

3) Muntado de la lorno:

a) Per la kartona papero konstruu tubon 50 cm longa kaj diametro iom pli granda ol tiu de la lenso. Oni metas sxtrecxbendon en cxiu flanko kaj reduktas la diametron de la kartopapera tubo, en unu ekstremo kaj poste en la alia, gxis la diametro egaligxos al tiu de la lenso.

b) Oni bone purigas la lenson per alkoholo kaj higiena papero. Poste oni forigas la restajxojn sur gxia surfaco per higiena papero aux kotono.

c) Oni enmetas la lenson en la tubon, turnas kaj pusxas gxin per higiena papero, gxis 3 cm de profondo. Oni aldonas pliajn strecxobendojn por bone fiksi la tubon kontraux la lenso.

Objektivo (enirlenso) de la lorno).

d) Oni faras duan tubon, nun 30 cm longa, kaj enmetas gxin en la unua.Al gxi ni aldonas la lampon, post zorga purigo de parto kiu estos ene de la tubo. Oni bone fiksas gxin per glubendo, sed oni lasas libera la regionon per kiu oni rigardos. La spiralo de la lampo utilos kiel tenilo.

Okula lenso de la lorno (klaku por grandigi la bildon)

4) Uzado:

Tenu la lornon kiel pafilon per la spiralo kaj metu gxian objektivon (la lampon) je 2 cm de via okulo. En tiu pozicio gxi estos lumoplena. Fokusigu per la glitigo de la interna tubo. La bildo estas renversita. Gxi estos pli neta sed malpli luma se vi reduktos la malfermon de la lenso per kartona ringo kun 20 mm interno.

ProfLunazzieluneta.jpg

La lorno havas unikan econ: danke al la distanco inter la okullenso kaj la okulo de la observanto, la okulvitruloj ne bezonas forigi siajn okulvitrojn dum la observado. Tio estas avantagxa por tiuj, kiuj suferas pro astigmatismo, nekorektebla de kiu ajn lorno.



Rezulto: pli ol dekobla pligrandigo, multe pli ol per nura nudokula vidado.

Se vi faras la lornon, bonvolu doni al mi vian opinion. Se vi volas scii kiel gxi funkcias, metu  "+ lorno" en la gastlibron de mia cxefa pagxo, kaj mi mesagxos al vi kiam tiu informo estos disponebla en tiu cxi pagxo.

Se vi volas scii pli, vidu cxi tie du riprezentado de la radia distribuado por tiu astronoma lorno kaj por lorno kiu havas negativan okulan lenson kaj ne inverzias la bildon, tipo "Galileo".
 


Mi obtenis gxin el la libro "Óptica Tradicional y Moderna", D. Malacara, eld. "La Ciencia Desde México" 84, 1991.



Vizitu pagxo pri mia esperanta vivo:  http://www.geocities.com/lunazzi_kaj_esperanto