HEJME FAREBLA LORNO POR SPEKTI KOMETOJN
 

1986.04.05El jxurnalo "Correio Popular" (Popola Kuriero), Kampinoj ("Campinas")-SP - Brazilo.

( Klaku sur la bildon por vidi alian foton)

Tiun cxi lornon mi kreis dum mi atendis la viziton de la fama kometo Halley.  Ni volis oferi al la homoj pli simplan manieron por plibone spekti la kometon kaj fari optikan eksperimenton.  Mi havis bonan sxancon, cxar mi ekhavis unu simplan kaj malmultekostan aparaton kiu bone funkciis, malgraux la manko de brilo kaj grando de la kometo.


 La espero vidi belan kometon estis tre granda kaj mi sxatis vidi tiom da personoj interesataj pri kosmaj aferoj.  Mi vidas ilin kiam ni iras familie al la kamparo sercxante pli bonajn lokojn por observi la noktan cxielon.  La aparateton oni disvastigis per lokaj jxurnaloj kaj televidstacioj.

Ni elkovris poste ke okazis granda disvastigado de la afero pro nur komerca intereso, cxar du brazilanoj registris la nomon Halley kiel proprajxon kaj volis profiti tiom da mono kiom eblis.  La cxefa brazila televida reto, Globo, faris unu serion da programoj kiel bildhistorio.  Tio ne okazis en aliaj landoj, kie oni sciis pri la malbona ebleco spekti la kometon sen teleskopo.

La argentina jxurnalo "La Nación" publikis la 2a de marto intervuo plenpagxa a la scienca disvastiganto Antonio P. Prado. Mi rimarkas la partojn: 
"LN: Pero aceptemos que el hecho, cuando menos, es más infrecuente y bastante superior en espectacularidad. 
APP: Eso también podría ser, científicamente, no tan seguro. Los cielos son cada vez más difíciles de observar a simple vista, porque vivimos en ciudades muy iluminadas y donde el aire no es tan diáfano."
"LN: ¿La única razón es entonces este cielo empañado?"
APP: También pueden concurrir otras.  .... Pero no es fácil pronosticar qué sucederá en el esperado mes marzo, cuando el cometa haya rodeado al sol y de nuevo pueda vérselo, porque también él tiene su propio "estado de ánimo", sus "aberraciones" particulares."
 

Multaj homoj faris tiun cxi lornon, kaj ni sukcesis vidi la "trenajxon" de la kometo kiam gxi iris sunen. Kiam gxi revenis el la suno, ni nur vidis malhelan regionon  kie la kometo estis.

Kelkaj amikoj rakontis al mi pri la spektado de unu tre bela kometo kiu venis post la Halley.  Ili vidis gxin mire sed surprizigxis pri la manko de informado pri la afero.  Ili kredas ke tio okazis cxar la kometo estis nur videbla ekde la suda hemisferio (kaj oni ne registris komerce sian nomon, mi aldonas).

La cxeesto de la kometo Hale-Bopp igis min remontri tiu cxi laboro per la nova medio interreto, kun la espero ke oni profitos pli mian eltrovon.  Multaj povos tiel konstati, ke ne ekzistas iu fluganta telero kiu sekvas la kometon.
.

* Sekvonta pagxo: instrukcioj por farado

 
Referencoj pri la kometo H-B:
.
- Esperanto, Kastilialingve, Catalá, English: http://mizar.am.ub.es/~dgaladi/HB/halebopp.bcn.html
..
.- Portugallingve
http://www.ifqsc.sc.usp.br/ifsc/cdcc/cda/HALEBOPP.HTM
- Bilda sekvenco kiu montras la vojagxo: http://www.jpl.nasa.gov/comet/anim7.html
.
Teksto (portugallingve):
"Hale-Bopp, o cometa do século?" Augusto Daminelli Neto - IAG - São Paulo - SP
em Caderno Catarinense de Ensino de Física, V13, N1, p.7-10 abr.1996
. 
Vizitu pagxo pri mia esperanta vivo:  http://www.geocities.com/lunazzi_kaj_esperanto