Vizaĝo reflektita per la Olmeka spegulo
kiun ni montris en la antaũa paĝo.
La foto estis farita de la aũtoro, kiel ĉiuj en tiu ĉi artikoleto, en la fama
"Museo Nacional de Antropologia" (Nacia
Muzeo pri Antropologio) - Mexico - DF - 1995.
.
La kvalito de la Olmekaj speguloj kaj la malapero
de ilia teknologio fakte surprizas nin. La speguloj influis en
Olmeka kaj Azteka religio (Tezkatlipoko, "La spegulo kiu fumas", dio
kiu havas, anstataux unu piedo, unu spegulon kiu dissendas fumon, ekz.)
kaj eble igis la indiĝenojn obei la europanojn kiuj alvenis,
cxar ili havis spegulojn, objektojn kiujn nur la gravaj personoj
havis. Per tiuj informoj ni povas repensi la historion de la
konkero de Ameriko fare de la europanoj, ke ĝi estis iom malsama ol ni
lernis en lernejo.
La apero de bildoj antaũ kongruaj speguloj
(ekzistas unu magio bazita sur tiu efekto, kiun ni konas en la amerikaj
amuzejaj parkoj kiel "La Azteka Rozo"), povus esti uzata kiel dia
afero. La bildo aperas ŝvebe en la aero, same kiel niaj
hodiaũaj hologramaj bildoj.
.
Bildo de unu mano farita per
unu kongrua Olmeka spegulo.
Aperas 15cm antaux la
spegulo.
.
Kelkaj kongruaj Olmekaj
speguloj. La plej granda estas plimalpli 12cm laux la diametro.
Spektu la filmon: YouTube au (RealPlayer, 20 Mb)
Spektu
la filmon! (20 Mb, bezonas la vidprogramon RealPlayer)
Se vi sxatis tiun temon kaj mia prezentmanieron, skribu min per lunazzi (ĉe) esperanto cc
Pluraj personoj kaj institucioj helpis en tiu ĉi esploro. Mi
mencias ilin ene de miaj artikoloj, inkluzive samideanon Jesús
"Chucho" Nájera, el Meksiko ĉefurbo.
Vidu kelkajn paĝojn el la referencoj
(anglalingve)