VIRTUALA EKSPOZICIO DE HOLOGRAFIO

de D-ro José J. Lunazzi

Holografio estas tekniko, kiu komplete registras la lumon, kiun surfaco povas ricevi. Tial g'i reproduktas la originan scenon tia, kia g'i estis en la momento de kaptado. Iu povas rimarki la diferencojn de virtuala holografia sceno disde reala sceno nur se la holografaj'o ne estas farita por reprodukti la kolorojn au' eble pro la malapero de la bildo kiam oni movig'as.

Holografaj'o oferas kiel bildon al la homa okulo c'ion, kion objekto povas oferi.

Nuntempe lasero estas la plej pura lum-fonto kaj la holografaj'o la plej pura bildo.
Holografio estis inventita de D. Gabor en 1947. Li estigis bazajn ekzemplojn netridimensajn per la lumo de hidrarga lampo. Kiam en 1960 oni produktis laseron, tuj poste aperis, fare de esploristoj Leith kaj Upatnieks, la holografaj'ojn kun la kvalito nuntempe konata. Sed malmultaj kapablis ilin vidi, pro la neceso uzi laseron por tio. Oni tiam ekscias, ke en 1958, en Rusio, Y.N. Denisyuk, sen informoj pri la verko de Gabor, estis inventinta teknikon, kiu ebligas vidi holografaj'on per blanka lumo.
 

La Du Tipoj de Holografaj'oj por Blanka Lumo

Tiu de Denisyuk nature funkcias per reflektado de la blanka lumo nur en unu koloro, ne nepre tiu de la lasero uzita por la kaptado. Tial g'i estas unukolora sub preskau' ci'u vidpunkto kaj oni povas g'in observi tridimensia en kiu ajn pozicio, horizontale au' vertikale rilate al onia kapo.

Tiu de Benton, inventita en 1968 kaj ekuzita larg'skale en 1984, bezonas metalan reflektan tavolon por estigi la bildon, kiu s'ang'as sian koloron lau' la vertikala pozicio de la observanto. Se tiu c'i metas sian kapon vertikale, perdig'as la tridimensia efekto de la bildo.

La fabrikado de lasero grandkvante ebligas la produktadon de malmultekostaj holografaj'oj kaj tiel ni antau'vidas brilan estontecon por la realigo de holografaj'oj kaj ec' la facilan realigon de demonstrado en klasc'ambroj.

Eduka grupo de Instituto pri Fiziko de Universidade Federal Fluminense (federacia universitato de provinco Rio de Janeiro) akiris holografaj'ojn faritajn de Prof-ro Lunazzi. Tiuj estas prezentataj de 1998 dum didaktikaj vizitoj al lernejoj de tiu provinco.

La Materialoj por Holografio

Tre bons'ance la unuaj materialoj uzataj por fotografio (arg'entaj saloj) nature estigas tre netajn bildojn. Kvankam ili estis anstatau'itaj c'ijarcente de aliaj plej impreseblaj materialoj, la kono de tiu fotografia materialo ebligis la produktadon de bonkvalitaj holografaj'oj en 1962. La materialo, origine fabrikita de KODAK, dum pluraj jaroj estis fabrikita de AGFA, pli impresebla kaj pli granda (g'is 1m x 10m). Tamen antau' du jaroj, pro manko de interesig'o, g'ia fabrikado c'esis kaj ne ekzistas materialo por produkti holografaj'ojn pli grandajn ol 30cm X 40 cm.

Estas diversaj aliaj materialoj, inkluzive pli bonkvalitaj, sed ili ne atingas la impreseblon nek la amplekson de la tradicia.

Aplikoj

Mirigi la homojn per iluzio de la realo ne estas nur s'atokupo au' amuzig'o. La pensmaniero de multaj povas esti direktita al la ideo de teknike alia estonteco, kiam oni rimarkas, ke eblas "frostigi" la lumon. Kaj malmistifiki la nuntempajn manierojn produkti bildojn kiel anstatau'aj'ojn de la realo.

La estigo de tiel bonaj registraj'oj sen fotografiaj objektivaj lensoj estas maniero ampleksigi la konojn pri optiko de studentoj en la universitato.

Sed estas aplikoj de holografio en la mezurado de malgrandegaj deformig'oj en la testado de pneu'matikoj de aviadiloj kaj vetkuraj au'toj, inklusive en Brazilo, g'is la ekkono pri la respondo de la homa au'da timpano. Prof-ro Lunazzi kondukis tiun teknikon al la observado de semoj jam en 1978 kaj unu el liaj plej j'usaj laboroj konsistis en la kunlaboro kun skipo de ortodentistoj por mekanika evoluigo de ortodentaj aparatoj.


 

Holometriaj frang'oj sur la surfaco
de semoj sub humid-efekto (1978)

Holometriaj frang'oj sur kraneo
deformita de ortodenta aparato (2000)

LA ESTONTO

Estas ebleco fari holografaj'ojn per blanka lumo en normala loko kaj ankau' la holografian televidon. Sur tiuj du kampoj esploras Prof-ro Lunazzi per propraj teknikoj, ellaboritaj ekde la invento, en 1987, de la holografia ekrano por blanka luno. Tiel estigi's la HOLOPROJEKCIILOJ kaj prototipoj de holografia televido kaj kino. Informoj c'e http://geocities.com/lunazzi.
 
 

pligrandigita holografaj'o sur ekrano

Foto de holografaj'o pligrandigita sur ekrano 
unu kvadratan metron granda (1994)


 
holoprojekcia aparato

Foto de holoprokjeciilo (1989)


 
televida bildo antau' holografia ekrano

Foto de televida bildo antau' holografia ekrano (1995)


 
S'LOSILAJ NOMOJ KAJ DATOJ
POR HOLOGRAFIO
  • GABOR, 1947
  • LASER, 1960
  • LEITH kaj UPATNIEKS, 1962
  • DENISYUK, 1958/1964
  • BENTON, 1968/1984

 

EKSPOZICIITAJ HOLOGRAFAJ'OJ (oktobro, 2000)


La folio La Folio

Tiu holografaj'o, kun alte estetika rezulto, produktigi's de ideo de D-ro P. M. Boone (Universitato de Gent, Belgujo) kaj havas du celojn. Unue kiel dekoracia elemento por ornamado, c'ar g'i povas esti fiksita sur muro kvazau' pentraj'o, lumigita de normalaj lampoj, ne nepre halogenaj. Aliflanke g'i povas esti anstatau'anto de herbokolektaj'o, kun la ebleco multobligi la specimenojn por konsulto de botanikistoj.

Krom reprodukti la surfacan arang'on, g'i povas observig'i sub lupeo au' malgranda mikroskopo.

G'i estis produktita de D-ro P. M. Boone per rubena pulslasero sur folio rikoltita en la marbordo de provinco São Paulo.


 
Mikroskopo Mikroskopo

Tiu c'i estas unu el la variantoj de la temo, fascina c'ar g'i rivelas la c'eeston de virtuala, nemateria aparato. La kapablo regi la lumon de holografaj'o farig'as granda kaj, ni diru, g'i vere povas esti tio, kio igas nin imagi: se en tiu c'i holografaj'o eblas observi insekton ene de la mikroskopo, teorie eblas havi holografaj'on de mikroskopo por observi aliajn objektojn per g'i.


 
Michael Jordan Michael Jordan

Tiu c'i holografaj'o estas la plej kompleta iam publikigita en revuo, c'ar g'i havas movkapablon, kiu ebligas kelksekundan animitan scenon kaj la originalan koloron, por tiuj, kiuj g'in observas lau' la g'usta pozicio. 

La sceno registrig'is per kamero, kiu movig'is c'irkau' la persono, lau' tekniko konata kiel sinteza holografaj'o. G'i konsistigas interesan situacio en kiu la kaptado okazas sen lasero, kvankam lasero estas necesa en la momento produkti la holografaj'on.

G'i estas la sola en tiu c'i ekspozicio ne farita lau' la tekniko de Denisyuk, sed lau' tiu de Benton, c'ar tiu c'i ebligas la presig'on de grandaj kvantoj.


 
Cerbo
Cerbo

Didaktika holografaj'o, kiu ebligas observadon de la cerba anatomio, tre praktika por lerneja uzo. G'i estas farita sur alispeca fotoimpresebla materialo, la fotopolimero. Per g'i estas alta kvalito kaj la lasero uzata nepre estu verda au' blua, kaj tre potenca (1W).


 
Virina Vizag'o Virina Vizag'o

Portreto farita per rubena pulslasero. La lumo koncentig'as dum 1 milisekundo, kio neniigas la normalajn efektojn de la vibroj de lasero sur vivanta estulo. Dum la kaptado, la virino estis, rilate al la filmo, precize tie, kie ni nun vidas s'in.


 
Domo en neg'o Domo en Neg'o
Mirinda kaj fikcia sceno. La kvalito de reproduktado de la scenejo aldonas multon al la valoro de la holografia bildo.

 
Komputila c'efkarto
Komputila c'efkarto

La speciala kvalito de tiu c'i holografaj'o konsistas en la evidentigo, ke optika aparato povus esti anstau'ita de holografaj'o. C'ikaze, lupeo. Oni pli bone komprenas la rezulton, se oni memoras, ke holografio registras la tutan lumon ricevitan.


 
Ludoc'ambro Ludoc'ambro

La sceno, bela kaj alloga, didaktike montras kiel holografaj'o povas oferi malsamajn scenojn sub diversaj vidpunktoj.

C'ikaze estas du scenoj, sed foje oni povas atingi pli ol cent.


 
Tumi (inkaa ponardo) Tumi

Inkaa ponardo por oferbuc'oj. Rimarku, ke la klingo estas mallonga, c'ar g'i estis bezonata nur por tranc'i arterion. Gravas reliefigi, ke g'i estis produktita en Peruo de D-ro A. Valero, post lernado de la tekniko en la laboratorio de Prof-ro Lunazzi.


 
Fluganta noktuo Fluganta noktuo

Fari holografaj'on de fluganta noktuo! Tio, kio estas ebla en fotografio, montrig'as tre malfacila en holografio. 


 
Neeblaj'o Neeblaj'o

Tiu c'i estas la dua bildo, de duopa serio produktita de Prof-ro Lunazzi por la Artgalerio de Brazila Oftalmologia Kongreso en 1984. Se g'i estus normala bildo, dudimensia, la sceno ne kapablus s'oki la spektanton, c'ar oni povus imagi malsamajn poziciojn lau'profunde por tiuj okuloj kaj la respektivaj kapoj. La holografia neteco por la profundo kondukas al la nekompreno de la sceno, des pli kiam la okuloj movig'as danke al pendola efekto de la lampo, inventita de Prof-ro Lunazzi en 1982.

La fotoimpresebla materialo estas tiu kun plej alta neteco por holografio: dukromatigita gelateno.


 
Sonorilo Sonorilo (malnova rusa peco)

Tiu c'i estas donaco de D-ro Y. N. Denisyuk, dua inventinto de holografio, al Prof-ro Lunazzi. En malmultaj muzeoj de la mondo oni povus trovi similan holografaj'on lau' tiu amplekso. Por registri la naturan koloron, g'i estis ekspoziciita al tri laseroj kaj g'i estas formita de du kunigitaj holografiaj lamenoj.

La holografaj'oj apartenas al la privata kolekto de Prof-ro Lunazzi, kelkaj el ili unikaj au' apenau' troveblaj. Pro la manko de holografia filmo, la holografaj'oj, aparte tiuj grandaj, estas raraj'oj.

Mi dankas al LASER OCULARpro la disvastigo de mia kolekto kaj mia laboro.



Mi havas pliaj fotografiojn kaj e'c filmoj pri la hologramoj, kiuj mi intencas aldoni poste al tiu c'i pag'o.
1